ISOSEK

(Alidirektita el Isosek)

ISOSEK estis Esperanta instituto, kiu eldonis Internacian Superan Skriban Esperanto-Kurson. Celoj de la kurso estis interalie perfektigi la lingvon kaj stilon de tiuj, kiuj jam lernis Esperanton; prepari progresantajn lernantojn al ekzameno por instruisto aŭ kursgvidanto; internaciigi la lingvon kaj stilon de la kursanoj pere de diverslandaj korektantoj.

Centra oficejo de ISOSEK estis en Heerlen, Nederlando, naciaj oficejoj en diversaj landoj. Direktorino estis Tekla Flint, kaj organo estis Nia Informilo, senpaga por kursanoj.

Fontoj redakti