István Antal (ministro)

ANTAL István [antal iŝtva:n] ((Kenderes, la 18-an de februaro 1896Budapeŝto, la 5-an de septembro 1975) estis hungara politikisto, parlamentano, ministro pri justico, religio kaj publikinstruo.

István Antal
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1896 (1896-02-18)
en Kenderes
Morto 11-an de oktobro 1975 (1975-10-11) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en Kenderes, kiel la hungara gubernisetro Miklós Horthy, tiel li povis lin persone renkonti. Li soldatservis dum la unua mondmilito, reveninte el la fronto, li aliĝis al ekstremdekstrulaj movadoj.

Li studis juron, poste iĝis gazetara gvidanto de ĉefministro Gyula Gömbös, pli poste ŝtatsekretario de la Justic-ministerio (1935-36 kaj 1938-42). Li iĝis en 1942 membro de la Kállay-registaro kiel senfaka patrujdefenda propaganda ministro (1942-44). Li agitis je la milito apud la germana flanko, kun plena sukceso. Post la hungara okupo de Hungario, li estis ministro pri justico, religio kaj publikinstruo en la Sztójay-registaro. Li restis en tiuj pozicioj ĝis 29-an de julio 1944. Dum tiu periodo, li aktive partoprenis en verko kaj enkonduko de kontraŭjudaj leĝoj. Post la faŝisma enpotenciĝo en Hungario, li ne surprenis taskojn, sed eĉ venis en prizonon, ĉar kritikis mensajn kapablojn de Ferenc Szálasi.

Post la dua mondmilito, la Popoltribunalo juĝis lin je penduma ekzekuto, sed persona interveno de la hungara komunista gvidanto Mátyás Rákosi, oni modifis la juĝon je ĝismorta prizono. Li liberiĝis en 1960, li vivis retiriĝante ĝis lia morto en 1975. Kvankam li verkis siajn memoraĵojn, tiuj estis eldonitaj nur en 2004.