BODA István estis hungara instruisto, psikologo naskiĝinta en Máramarossziget la 24-an de oktobro 1894 kaj mortinta en Budapeŝto la 7-an de aŭgusto 1979.

István Boda
István Boda 1926
István Boda 1926
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1894 (1894-10-24)
en Sighetu Marmației
Morto 7-an de aŭgusto 1979 (1979-08-07) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj francahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo psikologo
vdr

Kariero redakti

Boda havigis diplomon pri fako de hungaraj kaj francaj lingvoj kaj literaturoj kaj doktoriĝis pri filologio (1929). Li instruis en Universitato Segedo (1932) en Rijeko (1917-20), poste en Komerca Akademio de Budapeŝto (1920-39). En la Komerca Altlernejo de Kassa li instruis francan kaj italan lingvojn kaj gvidis la psikologian laboratorion (1939-44), poste en Koloĵvaro li estis la katedrestro pri edukcienco en la universitato (1944). Li finis sian karieron en la Komerca Ĉeflernejo de Budapeŝto (1945-50). Liaj studoj aperis ĉefe en la revuo Magyar Pszichológiai Szemle fondita de li.

Libroj redakti

  • Lélektan és karakterológia (Bp., 1933);
  • A személyiség szerkezete és kísérleti vizsgálata (Bp., 1939);
  • A Magyar Pszichológiai Társaság Elaboratuma...(kunulaŭtoro, Bp., 1932).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon