István Bogár (kulturisto)
István Bogár [iŝtvAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bogár István estis hungara kulturisto, etnografo, instruisto, lernejestro.
István Bogár (kulturisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1923 en Őcsény |
Morto | 5-an de oktobro 1990 (67-jaraĝa) en Szekszárd |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | instruisto socio-cultural animator (en) ![]() ![]() |
István Bogár (kulturisto)[1][2] naskiĝis la 18-an de majo 1923 en Őcsény, li mortis la 5-an de oktobro 1990 (laŭ alia informo la mortotago estas la 11-a) en Szekszárd.
Biografio
redaktiIstván Bogár (kulturisto) akiris pedagogian diplomon en kalvinana liceo de Nagykőrös en 1943. Post la diplomo li instruis en Sárpilis, poste inter 1948–1971 li estis lernejestro. Li estis altigita inspektoro (1971–1975), poste kulturisto en Szekszárd (1975–1983). En Őcsény li estis arta gvidanto de la loka dancensemblo inter 1952–1986, krome li establis la lokan virinan koruson. Li ankaŭ kolektis etnografiaĵojn kaj en 1967 li establis muzeeton pri la kolektitaj objektoj en Szekszárd. Li ricevis premiojn inter 1952-1982.
Lia libro
redakti- Húsz év dallal, tánccal. A Sárpilisi Népi Együttes története. (1966)
Memorigiloj
redakti- lernejo en Sárpilis prenis la nomon "Bogár István"