István BOGNÁR [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bognár István estis hungara pastro, abato, profesoro.

István Bognár [1] naskiĝis la 19-an de decembro 1842 en Pest (urbo)(?). Pri la morto mankas informoj.

Biografio redakti

István Bognár studis teologion en Romo, li pastriĝis en 1869. Li estis inspektoro en katolika altlernejo en Vieno ĝis 1874, poste li instruis en Esztergom. Ekde 1879 li instruis en Reĝa Universitato de Budapeŝto. En la studjaro 1896 li estis rektoro. En 1898 li estis nomumita abato [2].

Fontoj redakti