István Boleman (instruisto)

István Boleman [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boleman István estis hungara instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis dezséri [deĵEri].

István Boleman [1] Arkivigite je 2016-04-07 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 9-an de majo 1795 en Ĉeĥio en Žichlice?, li mortis la 12-an de julio 1882 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio redakti

István Boleman frekventis gimnazion en Selmecbánya, poste li studis teologion en Pozsony kaj Tübingen. Post siaj studoj li estis familia edukisto, ekde 1815 li instruis en kalvinana liceo de Losonc, post 5 jaroj en luterana liceo de Selmecbánya. Inter 1827 kaj 1839 li estis lernejestro. Pri pedagogia agado de Boleman restis mencio de Sándor Petőfi mem, kiu alte taksis lin, ja Boleman instruis lin. Ekde 1840 li instruis en luterana liceo de Pozsony. Li ricevis reĝan premion en 1869. Li pensiuliĝis en 1873.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Carmen Danieli Kanka rectori et professori primario (1814)
  • Rhetorica ex indole sermonis explicita (1836, 1853)
  • A dicső szabadságra emelkedő oskola (1848)
  • Pál apostolnak a korinthusiakhoz irott első és második levele (1860)
  • A reform törvénye és alkalmazása a prot. egyházban (1871)

Fontoj redakti