István Borbély
hungara literaturhistoriisto
BORBÉLY István [pr. borbe:j] estis rumanuja hungara teologia verkisto, literaturhistoriisto naskiĝinta en Torockó la 23-an de novembro 1886 kaj mortinta en Koloĵvaro la 20-an de marto 1932.
István Borbély | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de novembro 1886 en Rimetea |
Morto | 20-an de marto 1932 (45-jaraĝa) en Kluĵo |
Lingvoj | rumana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto historiisto de kristanismo unitariisma pastro |
Kariero
redaktiBorbély estis ekde 1911 instruisto de la unitariisma gimnazio de Koloĵvaro, inter 1925-28 ĝia direktoro. Ekde 1928 li estis teologia profesoro. Ekde 1919 li redaktis la revuon Keresztény Magvető, ekde 1924 la Erdélyi Irodalmi Szemle.
Verkoj
redakti- Heltai Gáspár (Bp., 1907);
- Unitárius polémikusok Magyarországon a XVI. századbon (Kolozsvár, 1909);
- A magyar unitárius egyház hitelvei a XVI. sz.-ban (Kolozsvár, 1920);
- A magyar irodalom története (I-II. Kolozsvár, 1924-25)
Fonto
redakti- Magyar Életrajzi Lexikon