István Mészáros (kajakisto)

István Mészáros [iŝtvAn mEsAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészáros István estis hungara kajakisto, mondĉampiono, arbitraciisto, arkitekto. Lia ĝemela paro estis György Mészáros (kajakisto).

István Mészáros
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1933 (1933-04-30)
en Budapeŝto
Morto 6-an de majo 1994 (1994-05-06) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o György Mészáros (kajakisto)
Okupo
Okupo arkitekto • kajakisto • arbitraciisto
vdr

István Mészáros[1] naskiĝis la 30-an de aprilo 1933 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de majo 1994 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Mészáros akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1958, poste li estis arkitekto.

Sporta kariero redakti

István Mészáros inter 1948-1958 estis kajakisto en diversaj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono okfoje inter 1953-1957 individue, duope aŭ stafete, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1954-1958. Li estis en mondĉampionumo la unua en 1954 duope kun sia ĝemelo en distanco 1000 m. Depost fino de sia aktiva sporta kariero li estis arbitraciisto en la akvasporta vivo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti