István Oroszlán

István Oroszlán [iŝtvAn oroslAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Oroszlán István estas hungara-usonana kemiisto, farmakologo, virusologo, imunologo, biokemiisto, membro (ekstera (1995)) de Hungara Scienca Akademio.

István Oroszlán [1] naskiĝis la 8-an de julio 1927 en Nagytilaj.

Biografio redakti

István Oroszlán akiris kemian diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1950, poste li laboris en biologia esplora instituto. Post falo de Hungara revolucio de 1956 li migris al Usono. Li akiris sciencan gradon Ph.D pri farmakologio en 1960 en Universitato Georgetown, poste li esploris en diversaj institutoj. Inter 1983 kaj 1998 li estis laboratoriestro, poste li pensiuliĝis. Li kreis patentojn pri HIV. Li vivas en Frederick (Marilando), en 2002 li ricevis hungaran premion.

Prelegoj, kontribuoj redakti

  • Retrovírus fehérjék bioszintézise és funkciója, különös tekintettel a proteáz szerepére a vírus életciklusában (1997) - prelego por akademiiĝi

Fontoj redakti