István Pelle [iŝtvAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pelle István estis hungara gimnastikisto, trifoja olimpiano, dufoja olimpika ĉampiono, akrobato, trejnisto, oficisto, altlerneja instruisto.

István Pelle
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1907 (1907-07-26)
en Budapeŝto
Morto 6-an de marto 1986 (1986-03-06) (78-jaraĝa)
en Bonaero
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arta gimnastikisto
vdr

István Pelle[1] naskiĝis la 26-an de julio 1907 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de marto 1986 en Bonaero.

Biografio redakti

István Pelle en la sensporta vivo li estis simpla oficisto, kelkfoje cirka akrobato. Dum la 2-a mondmilito li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Erzsébet de Pécs. Depost la mondomilito li estis cirka akrobato eksterlande. Lia ĉefprogramo estis stari sur la kapo, dum li violonludis kaj kantis. Baldaŭ li instruis en la sporta altlernejo en Bonaero, kie li estis ankaŭ trejnisto. En la sama urbo li pensiuliĝis kaj li neniam revizitis Hungarion.

Sporta kariero redakti

István Pelle inter 1925-1936 estis gimnastikisto en ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 35-foje, dum li apartenis al la hungara nacia teamo 11-foje inter 1928-1936. Li estis olimpiano en la Somera Olimpiko 1928, la Somera Olimpiko 1932 kaj la Somera Olimpiko 1936 kun du oraj medaloj, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1930.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti