István PUKLI [iŝtvAn pukli], hungare PUKLI István estas hungara instruisto, aktivulo. István Pukli naskiĝis la 1-a de oktobro 1979 en Szekszárd. Li akiris meznivelan ekzamenon pri Esperanto.

István Pukli
István Pukli en la 3-a de marto 2016 dum demonstrado
István Pukli en la 3-a de marto 2016 dum demonstrado
Persona informo
Naskonomo Pukli István
Naskiĝo la  1-an de oktobro 1979(nun 1979-10-01)
en Hungario Szekszárd
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándTeknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo instruistoesperantisto
vdr

Li frue, en 1997 li iĝis membro de Hungara Socialista Partio, sed en 2007 li forlasis la partion. Li akiris altlernejan pedagogian diplomon en 2003, poste en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 2006, fine plian diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 2012. Jam ekde 2002 li instruis en diversaj lernejoj en Budapeŝto. Li estis nomumita gimnaziestro en 2012. Post 4 jaroj li aranĝis movadon por protesti kontraŭ la oficiala eduka sistemo.

Ekde 2006 li okupiĝas ankaŭ pri verkado de lernolibroj.

Li havas edzinon.

Referencoj redakti

Fontoj redakti