SERES István (pro. sereŝ) estis rumania hungara/hungara muzikinstruisto, dramaturgo naskita en Kluĵo la 17-an de aŭgusto 1929 kaj mortinta en Budapeŝto la 21-an de marto 1987.

Biografio redakti

István Seres finis inter 1948-53 en la Magyar Művészeti Intézet, resp. en Altlernejo Gheorghe Dima ĉe profesoroj István Nagy (kapelado), Gábor Jodál (muzikteorio). Inter 1953-57 li studis en Moskvo ĉe L. M. Maazel (muzikteorio) kaj R. I. Gruber (muzikhistorio). De 1958 ĝis 1972 li estis muzikologo en la muzika altlernejo. De 1973 li estis dramaturgo de landa Filharmonio de Budapeŝto, de 1977 dramaturg-grupestro. De 1977 li estis adjunkto de filio de Debreceno de Muzikarta Altlernejo de Budapeŝto.

Fonto redakti