István Sréter
István Sréter [iŝtvAn ŝrEter], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sréter István estis hungara oficiro, ministro.
István Sréter [1] naskiĝis la 10-an de novembro 1867 en Cserhátsurány. Li mortis la 2-an de septembro 1942 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIstván Sréter frekventis soldatan lernejon en Wiener Neustadt, poste li servis en la aŭstra-hungara, poste en la hungara armeo. En 1918 li estis kolonelo. En la sekva jaro li estis arestita, ĉar li agis kontraŭ Hungara Sovetrespubliko. En 1920 li estis ministro dum kelkaj monatoj. En fino de la 1920-aj jaroj li retiriĝis kaj okupiĝis pri historiaj publikaĵoj.