István Szabó (kajakisto)

István Szabó [iŝtvAn sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó István estis hungara kajakisto, trifoja olimpiano, kvinfoja mondĉampiono.

István Szabó (kajakisto)
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1950 (1950-06-15) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto • sportisto
vdr

István Szabó[1] naskiĝis la 15-an de junio 1950 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Szabó akiris inĝenieran diplomon.

Sporta kariero redakti

István Szabó estis kajakisto en signifa ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 11-foje, lia partnero en kajako plej ofte estis Zoltán Bakó. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1972, Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun arĝenta kaj bronza medaloj duope, krome en mondĉampionumoj li estis la unua kvinfoje inter 1971-1978.

Fontoj redakti

Referencoj redakti