István Szabó Sokorópátkai

István Szabó Sokorópátkai [iŝtvAn sabO ŝokorOpAtkai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sokorópátkai Szabó István estis hungara politikisto, ministro, parlamentano.

István Szabó Sokorópátkai [1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1878 en Sokorópátka. Li mortis la 1-an de decembro 1938 en Sokorópátka.

Biografio redakti

István Szabó Sokorópátkai batalis en la 1-a mondmilito, poste en 1917 li estis elektita vilaĝestro. Komence li politikadis en la vilaĝo, li establis kooperativon, el la vilaĝa bieno li disdonis parcelojn al la malriĉuloj, helpis konstruadon de la preĝejo. En 1918 li partoprenis en fondo de tutlanda kampara partio. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis arestita. En la jaroj 1919 kaj 1920 li estis ministro en diversaj registaroj. Inter 1920 kaj 1931 li estis parlamenta deputito. Li havis edzinon, kiu naskis filon. Li ofte kontribuis en agrikulturaj gazetoj.

Fontoj redakti