István Szuhai [iaxtvAn suhai], aŭ István Szuhay, laŭ hungarlingve kutima nomordo Szuhai István estis hungara pastro, ĉefepiskopo, episkopo, preposto, kanoniko.

István Szuhai
hungara episkopo
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1551 (1551-02-02)
en Szuha
Morto 9-an de junio 1608 (1608-06-09) (57-jaraĝa)
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco HungarioHungara reĝlando vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
Ĉefepiskopo de Kalocsa
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

István Szuhai [1] naskiĝis en 1551 en Pozsony (reĝa departemento). Li mortis la 9-an de junio 1608 en Vieno.

Biografio redakti

István Szuhai frekventis eklezian altlernejon en Vieno, krome li jam instruis en seminario de Nagyszombat. Li iĝis kanoniko de Esztergom en 1585, post 5 jaroj eklezia dekano, en 1592 preposto. En la sekva jaro li estis elektita episkopo de Vác. En la 1590-aj jaroj li dufoje ricevis diplomatiajn taskojn en Transilvanio. Li strebis por interesoj de la Habsburgoj, tial parlamento de Stefano Bocskai kondamnis lin dufoje. Por konsoli lin la Habsburgoj donacis al li ĉefepiskopan seĝon de Kalocsa, krome li estis ankaŭ departementestro.

Fontoj redakti