István Török (kuracisto)

István TÖRÖK [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Török István estis hungara kuracisto, radiologo, profesoro.

István Török
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1929 (1929-02-04)
en Kisvárda
Morto 13-an de aŭgusto 1981 (1981-08-13) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 30/1-1-21 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
radiologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

István Török [1] naskiĝis la 4-an de februaro 1929 en Budapeŝto. Li mortis la 13-an de aŭgusto 1981 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

István Török akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1955. Post siaj studoj li estis armea kuracisto en Székesfehérvár. Post la hungara revolucio de 1956 lia posteno ĉesis, poste li laboris en la universitata kliniko en Budapeŝto, kie paŝo post paŝo li akiris la rangojn asistanto, lektoro, docento, profesoro. En 1973 li akiris sciencan gradon (CSc), en 1978 li estis nomumita katedrestro, en la sekva jaro ankaŭ klinikestro. Li zorgis pri protektado de kuracistoj kontraŭ la radiadoj.

Fontoj

redakti