István Valér Boros
BOROS István Valér (boroŝ) rumanuja hungara franciskano (laika frato), kapelestro, orgenisto (Zetelaka, 18-a de aŭgusto 1918 - Târgu Mureş, 22-a de marto 1984).
Biografio
redaktiLiaj stacilokoj estis la jenaj:
- 1932: Kluĵo, novico;
- 4-a de oktobro 1934: li envestiĝis;
- 1935-37: Odorheiu Secuiesc;
- 1937-38, 1941-42: en Ĉikŝomjo: kuiristo kaj orgenisto;
- 1939-41, 1942, 1944: soldato;
- 1943: Mikháza novico;
- 1945-51: en Ĉikŝomjo instruisto pri kanto kaj muziko, kantoro-kapelestro;
- Ekde 20-a de aŭgusto 1951: devigloĝejo en Radna kaj Dej;
Ekde majo 1967 ĝis 1984 li estis kantoro-kapelestro en Oradea, Sighişoara, respektive Târgu Mureş.
Lia agado
redaktiLi alproprigis la eklezian ĥorkulturon kiel memlerninto. En instruado de kanto kaj muziko li estis la sekvanto de Zoltán Kodály. Li eminente orgenludis, improvizis, sed malmulte komponis. Li instruis precipe gregoriajn melodiojn.
Melodikomponaĵoj
redakti- Hints meg engem Istenem, izsóppal;
- Szűzanyának édes Szíve;
- Csodákat ki látni vágytok (himno Sankta Antonio de Padovo);
- Ordinárium (Kyrie, Gloria);
- Istenem, te megvizsgáltál;
- Ave, o beate Stephane.
Verkoj
redakti- A csíksomlyói kegytempol új orgonája. 1931. (Nagyvárad, 1961).
Bibliografio
redakti- P. Benedek Domokos OFM: A kegytemplom karnagya - Boros Valér életútja/ 1998.