Alnus cordata
(Alidirektita el Itala alno)
La korfolia alno aŭ latine Alnus cordata ankaŭ nomata itala alno, estas specio de foliarbo el la genro Alno (Alnus) en la familio Betulacoj (Betulaceae).
Korfolia alno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo redakti
La korfolia alno estas arbo kiu atingas alton de ĉ. 27 m. Ĝi kreskas al regula konusforma krono, kiu estas relative densa. La folioj estas malhelaj kaj brilaj kaj similas al la folioj de pirarbo; ili havas grandecon de 5 × 5 ĝis 8 ×7 cm. Ĉe la rando la folio havas dentojn. Sur la malspra folisurfaco estas en la eĝoj de la nervuroj bone videblaj faskoj de oranĝkoloraj haroj. Junaj folioj somere havas oranĝkoloran nuancon.
La korfolia alno relative forte kreskas kaj povas atingi altecon de 15 m ene de 20 jaroj.
Disvolviĝo redakti
Fonto redakti
- Mitchell, Alan, Gerd Krüssmann: Die Wald- und Parkbäume Europas: Ein Bestimmungsbuch für Dendrologen und Naturfreunde. Paul Parey. Hamburg und Berlin. 1975. ISBN 3-490-05918-2