Iván Altomáré

hungara politikisto

Iván Altomáré (laŭ hungarlingve kutima nomordo Altomáré Iván) estis hungara politikisto, ministro, ekonomikisto.

Iván Altomáré
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1894 (1894-06-16)
en Szentendre
Morto 23-an de julio 1976 (1976-07-23) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto
vdr

Iván Altomáré [1] naskiĝis la 16-an de junio 1894 en Szentendre. Li mortis la 23-an de julio 1976 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Iván Altomáré frekventis mezlernejon, poste li estis oficisto. Li batalis dum la 1-a mondmilito, sed en 1915 li militkaptitiĝis. En 1917 li aliĝis al komunistoj en Rusio, poste al Ruĝa Gvardio, same al Ruĝa Armeo. Li vundiĝis, tial li forlasis la batalejojn. Ekde 1926 li havis diversajn industriajn postenojn. Li frekventis ekonomian akademion en Moskvo. Li hejmenvenis en 1948 kiel komunisto. Post industriaj postenoj li estis nomumita subministro en 1951, poste li estis ministro ĝis la pensiuliĝo en 1956.

Fontoj redakti