Iván Vydarény

homo

Iván Vydarény [vidareni], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vydarény Iván estis hungara-slovaka arkitekto, fotisto, pentristo, grafikisto. Li flue parolis kaj hungare kaj slovake, liaj familiaj nomvariantoj estis Vydareny kaj Vydarený, lia persona nomvarianto estis Ivan.

Iván Vydarény
Persona informo
Naskiĝo la  13-an de junio 1887(nun 1887-06-13)
en Hungario Verbó (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 10-an de julio 1982
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
vdr
Memortabulo pri Iván Vydarény

Iván Vydarény[1] naskiĝis la 13-an de junio 1887 en Verbó (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Vrbové en Slovakio), li mortis la 10-an de julio 1982 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Iván Vydarény maturiĝis en luterana gimnazio en Pozsony. Lia patro instruis lin pri fotado kaj en la aĝo de 10 jaroj li faris sian unuan foton. Li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en Budapeŝto. Li lernis ankaŭ pentroarton de Lajos Rauscher. Li edziĝis en 1913. Dum la 1-a mondmilito li estis oficiro kaj projektis armeajn teknikaĵojn, sed li havis tempon ankaŭ por fotadi kaj desegnadi. Post la milito li eklaboris en arkitektura ateliero de Andor Wellisch en la hungara ĉefurbo. Li partoprenis en fondo de fotrevuo, poste li redaktis ĝin. Liajn lastajn fotojn li faris deposta aĝo de 90, sed li kreis ankaŭ akvarelojn, akvafortojn, desegnaĵojn per tuĉoj, kretoj.

Elektitaj fotekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1922, 1924, 1925, 1927)

Elektitaj pentraĵekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1919)

Lia libro redakti

  • Az átnyomás kézikönyve

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (2011)[1]

Fontoj redakti

Referencoj redakti