Ivo Sanguinetti

brazila esperantisto

Ivo Sanguinetti, brazila esperantisto naskiĝis en Porto Alegre, Rio Grande do Sul, la 28-an de aŭgusto 1924. Emerita arkitekto kaj ĵurnalisto. Esperantisto ekde 1947. Li estis fakdelegito de UEA pri turismo, vicprezidanto de Brazila Konsilantaro de Esperanto, prezidanto de Esperanta Societo de Porto Alegre dum du periodoj, prezidanto kaj fondinto de Gaŭĉa Esperanto-Asocio de 1982 ĝis 1986 kaj de 1989 ĝis 2001. Aŭtoro de la libroj Antono Ĉimango (versoj), Gaŭĉa Rakontaro (rakontoj), Gaŭĉa Vortaro kaj Vojaĝante per 8 Lingvoj.

Ivo Sanguinetti
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1924 (1924-08-28) (99-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr