Izalko

(Alidirektita el Izalco)

Izalko (hispane Izalco) estas vulkano en la okcidenta parto de la ŝtato Salvadoro de Centra Ameriko. Proksimas la vulkano Santa Ana. La vulkano erupciis preskaŭ kontinue inter la jaroj 1770 (kiam ĝi formiĝis) ĝis la jaro 1958, kio kaŭzis la kromnomon "lumturo de la Pacifika Oceano". Dum erupcio en 1926, la vilaĝo Matazano komplete malaperis sub lafo kaj 56 homoj mortiĝis.

Izalko
hispane: Izalco
vulkano
Lando Salvadoro Salvadoro
Montoĉeno Cordillera de Apaneca
Tipo de vulkano Stratovulkano
Situo Izalko
 - alteco 1 950 m s. m.
 - koordinatoj 13° 48′ 46″ N 89° 37′ 58″ U / 13.81278 °N, 89.63278 °U / 13.81278; -89.63278 (mapo)
Lasta erupcio 1966
Situo de Izalko kadre de Salvadoro
Situo de Izalko kadre de Salvadoro
Situo de Izalko kadre de Salvadoro
Vikimedia Komunejo: Izalco Volcano

La esperantista verkisto Tibor Sekelj raportas ke li dum sia mezamerika vojaĝo de 1951-1954 provis grimpi la vulkanon, sed estis malhelpita pro erupcio de ĝi. La ĝis nun lasta erupcio (laŭ la stato de aŭtuno 2012) okazis en 1966.