Deus otiosus

(Alidirektita el Izoliĝinta dio)

La neaganta dio, izoliĝinta dio, aŭ "indiferenta dio", latine: “Deus otiosus”, estas kreanta dia estulo kiu donas la vivon al la mondo, al la homaro kaj al ĉiuj plej gravaj institucioj ene de iu religio, sed kiu sekve malpartoprenas en la vivo de sia kreaĵo: nome diaĵo kiu izoliĝas kaj fermiĝas en sia perfekteco.

Tiu pozicio estis rimarkinda perspektivo en la historio de la religioj kaj de la filozofio. Dio, post la kreo, estus deleginta la regadon al naturaj spiritoj aŭ al interaj estuloj.
En la antikva greka mondo, la senmova motoro de Aristotelo ne povas esti konsiderita klasika kazo de tiu pozicio, dum tiaj estis la dioj de Epikuro, indiferentaj pri aferoj, kiujn, tamen, ili ne kreis.

En la klerisma diismo, la racia religio rekuperis tiun koncepton pri Kreinto de la Universo kiu ne intervenas kaj ne entrudiĝas en sia verko.

La juda, kristana kaj islama pozicioj baziĝas sur la figuro de iu Dio kreinto de la mondo kiu pri ĝi kontinue zorgas.

Konceptaj malsamecoj redakti

La dio izoliĝintadeus otiosus nek konuzendas kun la deus absconditus (Dio kaŝiĝinta) de la Negativa teologio[1] kaj de la dialektika teologio de Karl Barth, nek kun la al Dio nekonata (greke: δεὸς ἄγνωστος) al kiu referencis Paŭlo de Tarso laŭ la Agoj de la Apostoloj 17,22-23: Kaj Paŭlo staris meze de la Areopago, kaj diris: Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas ĉiurilate tro servemaj al diaĵoj. 23 Ĉar preterpasante kaj rigardante viajn adorataĵojn, mi trovis ankaŭ altaron, sur kiu estis skribite: AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi .

Notoj redakti

  1. Simila nocio troviĝas en Tomaso de Akvino promulgata en 1225-1274.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Angelo Brelich, Introduzione alla storia della religioni, Roma, Edizioni dell'Ateneo, 2003, ISBN 9788884760432.
  • Volker Leppin: Deus absconditus und Deus revelatus. Transformationen mittelalterlicher Theologie in der Gotteslehre von „De servo arbitrio“; in: Berliner Theologische Zeitschrift 22 (2005), S. 55–69, ISSN 0724-6137