János B. Nagy (kemiisto)

kemiisto

János B. Nagy [jAnoŝ bE nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo B. Nagy János estas hungara-belga kemiisto, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2001).

János B. Nagy [1] Arkivigite je 2016-09-11 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 20-an de novembro 1941 en Akasztó.

Biografio redakti

János B. Nagy frekventis benediktanan gimnazion en Győr, sed post tuj falo de Hungara revolucio de 1956 li disidis al Belgio. Li finis la mezlernejon en Lieĝo, poste li akiris kemian diplomon en Katolika universitato de Loveno. Li instruis precipe en Jezuita Universitato de Namur ĝis la emeritiĝo. Li okupiĝas pri zeolitoj kaj nanotuboj, sed li estas signifa aktivisto pri homaj rajtoj. Li ricevis belgajn premiojn inter 1970-2005. Li havas edzinon, kiu naskis 3 filinojn.

Fontoj redakti