János BOGDÁN (prononco:[jaanos bogdaan]) (Görgeteg, 4an de aprilo 1963 - 3an de januaro 1999) estis hungara instruisto, direktoro de Gandhi Gimnazio.

János Bogdán
Persona informo
Naskiĝo 4an de aprilo 1963
en Hungario, Görgeteg
Morto 3an de januaro 1999
Mortokialo trafikakcidento
Nacieco Hungaro
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo instruisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj instruisto, gimnazium-fondanto
vdr

Biografio redakti

Li estas unu el la fondintoj de Gandhi Gimnazio, la unua romaa lernejestro en Eŭropo. Li komencis siajn studojn en la Görgeteg Bazlernejo, poste akiris tornilo profesion en Kaposvár. Li studentiĝis ĉe la Juhász Gyula Instruista Altlernejo en Szeged en 1987 kiel instruisto pri hungara literaturo kaj historio. Lia unua laboro estis en la Mezlernejo pri Profesia Trejnado en Lengyel ĝis 1989. Inter 1989 kaj 1992 li instruis en la Mezlernejo Kisfaludy Sándor en Sümeg. Ĉi-jare li studentiĝis ĉe la Juhász Gyula Instruista-Trejna Altlernejo kiel filozofiisto, kaj poste laboris kiel stipendiano por la Fondaĵo Soros por establi la Mezlernejon Gandhi. De 1993 li estis helpprofesoro en la studfako pri Socia Politiko de Universitato de Pécs. En 1994, li kandidatiĝis por gajni la postenon de direktoro de Gandhi Gimnazio.

Li mortis en trafika akcidento en 1999.

Memoro redakti

  • Busto estis starigita por li en la gimnazio - 2007[1]
  • Bogdán János Alapítvány
  • Bogdán János Cigány Kisebbségi Közösségi Ház - Nagykanizsa[2]

Notoj redakti

  1. Pécs lexikon I. (A–M). Főszerk. Romváry Ferenc. Pécs: Pécs Lexikon Kulturális Nonprofit Kft. 2010. 111. o. ISBN 978-963-06-7919-0
  2. Bogdán János Cigány Kisebbségi Közösségi Ház

Fontoj redakti

Traduko redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bogdán János en la hungara Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti