János Eisler [jAnoŝ ejzler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eisler János estis hungara inĝeniero, profesoro.

János Eisler
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1907 (1907-11-27)
en Kiskőrös
Morto 14-an de novembro 1981 (1981-11-14) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

János Eisler [1] naskiĝis la 27-an de novembro 1907 en Kiskőrös. Li mortis la 14-an de novembro 1981 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Eisler abiturientis en Budapeŝto en 1926, poste li akiris inĝenieran diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1930. Post siaj studoj li restis en la universitato por instrui ĝis 1936. Ekde 1935 li havis postenon en diversaj firmaoj, sed li plene ne forlasis la universitaton. Dum la frua socialismo li estis komence docento, poste universitata profesoro kaj katedrestro, inter 1954 kaj 1957 dekano. Li doktoriĝis en 1955, li pensiuliĝis en 1971. Li okupiĝis ĉefe pri elektraj izoliloj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Transzformátorok gyártása és minőségi ellenőrzése (1952)
  • Szigetelőanyagok alkalmazása villamos gépekben és készülékekben (1957)
  • Bevezetés a nagyfeszültségű technikába (1965)

Fontoj redakti