János Fülöp Binder
János Fülöp Binder [jAnoŝ fulop], laŭ hungarlingve kutima nomordo Binder János Fülöp estis hungara akvafortisto, la unua tia majstro en Buda.
János Fülöp Binder | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1735? en Pozsony (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | 1811 en Buda (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | akvafortisto |
Binder János Fülöp [1] naskiĝis en 1735? en Pozsony (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis en 1811 en Buda.
Biografio
redaktiBinder János Fülöp studis en Vieno, poste li translokiĝis al Buda. Li establis atelieron, kie li produktis akvafortojn. Resume postrestis 388 akvafortoj, inter ili sakralaj bildoj, pejzaĝoj, ilustraĵoj por lernolibroj kaj literaturaĵoj, gildodokumentoj, ekslibrisoj. Post morto de Binder la vidvino gvidis plu la atelieron.
Elektitaj akvafortoj
redakti-
Piaristo Ince Dezericzky (1762)
-
Gildo en Vác
-
Stefano kaj Sankta Maria (1763)
-
Sankta Maria (1768)
-
Gildo
-
Fehérvár (1780)
-
Buda
-
Buda en la 1790-aj jaroj
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-23. Alirita 2018-12-23.