Máriakéménd [mArjakEmEnd], kroate Kemed estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Bóly.

Katolika kirko de Máriakéménd
Preĝejo de Máriakéménd

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

 
Kuprogravuraĵo el 1774 pri Máriakéménd

Máriakéménd situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Bóly troviĝas 10, Pécsvárad 19, Villány 21, Pécs kaj Mohács 22 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Antaŭ la hungaroj laŭvice keltoj kaj romianoj vivis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo el 1015 pruvas ĝin, ke la loko apartenis al abatejo de Pécsvárad. En la 13-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis. En 1285 kaj en 1296 nobeloj disrabis la vilaĝon. En la 14-a jarcento la komunumo iĝis kampurbo kun doganoprena rajto. Fine de la turka erao la urbeto senhomiĝis, poste kroatoj kaj germanoj refondis ĝin. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, migra poŝto.

Vidindaĵoj redakti

Vizio redakti

En 1740 inter ruinoj de la preĝejo knabinoj kolektis herbojn. Abrupte ili ekvidis statuon lumantan pri Dipatrino kun Jesuo. Ili ne povis ellevi ĝin el la grundo, poste ĝi malaperis. Tial baldaŭe alvenis pilgrimantoj.

Famuloj redakti

En Máriakéménd naskiĝis: