János Kristóf Nyíri
János Kristóf Nyíri [jAnoŝ kriŝtOf njIri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nyíri János Kristóf (ofte pli mallonge Nyíri Kristóf) estas hungara filozofo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2001).
János Kristóf Nyíri [1] naskiĝis la 2-an de junio 1944 en Rákoskeresztúr.
Biografio
redaktiJános Kristóf Nyíri ricevis diplomon en 1968 en Universitato de Budapeŝto. Komence li okupiĝis pri Aŭstrio-Hungario, poste pri sociaj efikoj de interreto kaj poŝtelefonoj. Inter 1971-2004 li instruis en la universitato en Budapeŝto, kie li iĝis katedrestro en 1984. Ekde la 1980-aj jaroj li ofte instruas ankaŭ en Germanio, Aŭstrio, Usono.
Verkaro (elekto)
redakti- Kant and the New Way of Words (1970)
- Szabadpiac és tekintélyelvű társadalom: Angolszász liberális-konzervatív elméletek (1981)
- Thinking with a Word Processor (1993)
- Bilder als Wissensvermittler in der Informationsgesellschaft (2001)
- Zeit und Bild: Philosophische Studien zur Wirklichkeit des Werdens (2012)
- [2] (interreta enciklopedio)