János Mikes (episkopo)
hungara katolika sacerdoto
MIKES János [mikeŝ janoŝ] (naskiĝis la 27-an de junio 1876; mortis la 28-an de marto 1945 en Répceszentgyörgy) estis hungara romia katolika episkopo, titolita arkiepiskpo.
János Mikes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de junio 1876 en Zăbala |
Morto | 28-an de marto 1945 (68-jaraĝa) en Répceszentgyörgy |
Tombo | Katedralo de Vizito de Maria |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Innsbruck (–1899) |
Familio | |
Patro | Benedek Mikes (en) |
Okupo | |
Okupo | katolika episkopo (1912–) katolika sacerdoto (1899–) |
Biografio
redaktiJános Mikes finstudis teologion en Innsbruck. Post sia ordinacio ekde 1899 li estis helppastro en Gyergyóújfalu, poste parokestro, ekde 1906 parokestro en Székelyudvarhely. Tie li konstruigis novan katolikan ĉefgimnazion, la malnovan li transformis al edukinstituto. Ekde 1911 li estis la episkopo de la episkopujo de Szombathely. Pro malsano en 1936 li abdikis kaj li fariĝis titulara episkopo, ekde 1939 titulara ĉefepiskopo arkiepiskopo de Selymbria.
Li helpis treege la Afriko-esploriston László Almásy en organizo de lia ekspedicio.
Fonto
redakti- Magyar életrajzi lexikon