János Schuster [jAnoŝ ŝuster] aŭ János Konstantin Schuster, laŭ hungarlingve kutima nomordo Schuster János Konstantin estis hungara kuracisto, kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1831).

János Schuster [1] naskiĝis la 7-an de majo 1777 en Pécs. Li mortis la 19-an de majo 1838 en Pest (urbo).

Biografio redakti

János Schuster frekventis gimnazion kaj universitaton en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Universitato de Pest. Li ekinstruis en la universitato en 1802. Post 2 jaroj li studvojaĝis al Prusio. En 1806 li jam denove instruis en Pest. En la 1810-aj jaroj li laboris ankaŭ en Hungara Nacia Muzeo. En 1821 li estis nomumita rektoro, dume li strebis por la hungaraj fakvortoj. En 1836 li estis nomumita juĝisto en alta rango.

Verkaro (elekto) redakti

  • Lob der Musik. Kantate (1801)
  • Geschichte der Stadt Pesth (1806, 1815)
  • Breton, Illyrien und Dalmatien oder Illyrer und Dalmatier und ihrer Nachbarn. Aus dem Französichen von Janus Pannonius (1816, 1830)
  • Gyógyszeres értekezések (1829-1830)

Fontoj redakti