János Steinmetz [jAnoŝ ŝtejnmec], laŭ hungarlingve kutima nomordo Steinmetz János estas hungara akvopilkisto (golulo), eŭropa ĉampiono, trejnisto, juristo. Liaj filoj estis Ádám Steinmetz kaj Barnabás Steinmetz.

János Steinmetz
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1947 (1947-10-15)
en Budapeŝto
Morto 9-an de majo 2007 (2007-05-09) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Mária Varga
Infanoj Barnabás SteinmetzÁdám Steinmetz
Okupo
Okupo akvopilkisto • sporta trejnisto
vdr

János Steinmetz[1] naskiĝis la 15-an de oktobro 1947 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de majo 2007 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Steinmetz maturiĝis en mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1966. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1975, poste li havis juran postenon en Budapeŝto. Li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1981, ekde 1984 li estis ankaŭ trejnisto, ekde 1990 advokato.

Sporta kariero redakti

János Steinmetz inter 1961-1986 estis akvopilkisto en pluraj ĉefurbaj teamoj. Li estis hungara ĉampiono dufoje (1965, 1968), dum li apartenis al la hungara nacia teamo 52-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kun bronza medalo, krome en la monda ĉampioneco li estis la unua en 1977. Inter 1986-1989 li estis trejnisto.

Fontoj redakti

Referencoj redakti