János Tolnai Dali
TOLNAI DALI János estis hungara eklezia verkisto naskita en Varado en 1606 kaj mortinta en Tarcal en printempo de 1660.
János Tolnai Dali | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1605 en Oradea | |
Morto | 30-an de novembro 1659 (54-jaraĝa) en Tarcal | |
Religio | Kalvinismo vd | |
Ŝtataneco | Princlando Transilvanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | kalvinana pastro universitata instruisto teologo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiJános Tolnai Dali lernis en Varado kaj Gyulafehérvár, pli poste en 1631 li estis lernejestro en Koloĵvaro. Ekde 1632 li studis teologion kaj filozofion en Nederlando (Leiden, Franeker, Groningen) kaj en Anglujo, kiu li ekkonis la filozofion de Roger Bacon kaj la pedagogion de Comenius, respektive la puritaniismon. Reveninte Hungarujon en 1638 la reganto Georgo Rákóczi la 1-a nomumis lin direktoro de la lernejo de Sárospatak. La koncilio de 1646-a jaro maldungis lin pro liaj konceptoj kaj li iĝis pastro. En 1649 Suzanna Lorántffy reinvitis lin al fronto de la lernejo. Li reformis la instruadon. Li konsilis al edzino de reganto inviti Comenius Hungarujon. Li estis pastro en Tarcal ekde 1656. Liaj manuskriptoj perdiĝis.
Verkoj
redakti- Daneus Rácai, Azaz a Mi-atyánk felől igaz értelmű tanítóknak magok mentségére, Sárospatak, 1654.
Literaturo
redakti- Makkai László: A magyar puritánusok harca a feudalizmus ellen (Bp., 1952);
- Makkai László: T. D. J. harca a haladó magyar kultúráért (Irod. tört. Közl. 1953. 1 – 4. sz.);
- Makkai László: T. D. J. a népoktatás magyar úttörője (Élet és Tud. 1963. 47. sz.).