János di Gléria [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo di Gléria János estis hungara kemiisto, profesoro.

János di Gléria [1][rompita ligilo] naskiĝis la 11-an de aprilo 1899 en Szombathely. Li mortis la 21-an de junio 1976 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János di Gléria akiris kemiistan diplomon en Teknikuniversitato József de Budapeŝto en 1924, poste li restis samloke por helpi laboron de profesoro Elek 'Sigmond, fine li doktoriĝis en 1927. Inter 1927 kaj 1941 li laboris en kemia instituto. Interrompo okazis en la studjaro 1930, tiam li studis en Zuriko. En 1942 li ricevis la taskon establi agrikulturan eksperimentan instituton, kiun li poste gvidis. Inter 1946 kaj 1950 li instruis en Agrara Universitato en Debrecen kiel katedrestro kaj publika ordinara profesoro, poste li laboris en instituto pri grundoj ĝismorte. Interrompe li laboris en Havano inter 19671970. Li doktoriĝis en 1952. Li okupiĝis ĉefe pri ekzamenado de grundoj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Talajfizika és talajkolloidika (1957, germane 1962)
  • Mezőgazdák talajismereti útmutatója (1958)
  • Talajvizsgálati módszerkönyv (1962)

Fontoj redakti