Jèrriais (esperante Ĵerzeja lingvo) estas formo de la franca lingvo kaj "dialekto" de la normanda lingvo, kiun oni uzas en la insulo Ĵerzejo, la plej granda el la Manikinsuloj.

Ĵerzeja lingvo
Jèrriais
dialekto • lingvo
normanda lingvo
Parolata en Ĵerzejo kaj malnove en Kebekio
Parolantoj 2 600 (sed ĝis 10 000 havas ioman scion)
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Romana
Gaŭlo-latinida
Lingvoj de oïl
Normanda
Jèrriais
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Ĵerzejo (konata kiel regiona lingvo)
Reguligita de Société Jersiaise
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
  Glottolog jerr1238
Angla nomo Jèrriais
Franca nomo jersiais
Vikipedio
vdr

Uzo redakti

Jèrriais havas 2600 parolantojn, sed ĝis 10 000 havas ioman scion. La uzo de la lingvo malprosperis dum la 20-a jarcento, ĉar la angla estiĝis la lingvo de instruado, komerco kaj politiko. Ĉirkaŭ 15 % de la loĝantaro iel scias la lingvon kaj 3 % uzas ĝin por persona komunikado. Estas simila lingvo parolata en la najbara insulo Guernsey, la gernezeja lingvo. Unuafoje en 2001 oni rimarkis ke la uzado de la lingvo ĉe junuloj kreskas .

Aliloke redakti

La sola aliloka komunumo estis en Kebekio. Samloke, la lingvo estis parolata ĝis ĉirkaŭ 1960-aj jaroj. Societo por ĉi tiu lingvo ekzistas en Kebekio.

 
la Lingvoj de oïl en mapa prezento, la ĵerzeja supre maldekstre