Jívka (germane JibkaJübka) estas municipo en Ĉeĥio, en Regiono Hradec Králové, en distrikto Trutnov. Tra la municipo, respektive tra Vernéřovice, kondukas ŝoseo II/301 kaj tra Janovice kaj Hodkovicemi fervojlinio 047 el Teplice nad Metují ĝis Trutnov. Vivas ĉi tie 587 loĝantoj (2023).

Jívka
germane Jibka
municipo
Jívka - Horní Verneřovice, suma vido al mezo de la municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jívka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Trutnov
Administra municipo Trutnov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Broumova montetaro
Situo Jívka
 - alteco 474 m s. m.
 - koordinatoj 50° 32′ 06″ N 16° 06′ 33″ O / 50.53500 °N, 16.10917 °O / 50.53500; 16.10917 (mapo)
Areo 31,95 km² (3 195 ha)
Loĝantaro 587 (2023)
Denseco 18,37 loĝ./km²
Unua skribmencio 1356
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 542 13
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0525
NUTS 5 CZ0525 579378
Katastraj teritorioj 6
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jívka
Retpaĝo: www.jivka.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Adršpach, Stárkov, Teplice nad Metují, Chvaleč, Malé Svatoňovice, Rtyně v Podkrkonoší, Radvanice (distrikto Trutnov) kaj Česká Metuje.

Partoj de la municipo redakti

Jívka konsistas el kelke da devenaj memstaraj vilaĝoj kaj granda apartaĵo estas, ke administra centro de la municipo ne estas en Jívka, sed en Horní Vernéřovice, kiu situas sur ĉefa ŝoseo kaj loĝas ĉi tie pli da loĝantoj ol en la malgranda vilaĝeto Jívka. Fakte tio kaŭzas negrandajn problemojn en la orientado kaj ĉefe sur mapoj, ĉar kiel Jívka oni ofte konsideras Vernéřovice kaj pri la malgranda vilaĝeto, kien kondukas nur mallarĝa ŝoseeto, preskaŭ neniu scias. Tiu ĉi stato estiĝis post unuiĝo de la municipoj, kiam la nomo Vernéřovice ŝajnis maltaŭga nur pro minejoj, kiuj ĝis nun apartenis sub Jívka.

Konsisto de la ampleksa teritorio de municipo Jívka estas eksaj vilaĝoj Dolní Vernéřovice, Hodkovice (katastra teritorio (k. t.) Hodkovice u Trutnova), Horní Vernéřovice, Janovice (k. t. Janovice u Trutnova), Jívka kaj Studnice (k. t. Studnice u Jívky). Sed temas nur pri la katastra teritorio de la municipo, ne pri ties registraj partoj.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1356.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 670
18803 202
18902 952
19002 737
19102 343
19212 164
JaroLoĝantoj
19302 128
19501 136
19611 097
1970843
1980786
1991632
JaroLoĝantoj
2001578
2014573
2016542
2017557
2018568
2019571
JaroLoĝantoj
2020576
2021535
2022563
2023587

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de sankta Maria Magdalena en Horní Vernéřovice el la jaro 1710
  • Kolono kun statuo de aankta Johano Nepomuka sur rando de la vilaĝo
  • Minejo Bohumír - subtera ekspozicio de minado de kupro el la jaroj 1853-1959

Pluaj fotoj redakti