József Bíró (ministro)

József Bíró [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bíró József estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, laboristo.

József Bíró [1] naskiĝis la 13-an de februaro 1921 en Budapeŝto. Li mortis la 18-an de majo 2001 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Bíró frekventis bazlernejon, poste metilernejon, li iĝis ferlaboristo en 1936. Post jaroj li plulernis, poste li estis teknikisto. Li aliĝis al la komunistoj en 1945 kaj li denove plulernis en altlernejo, tial li ricevis postenon en la ministerio pri ekstera komerco. Ekde 1957 li estis komerca konsilisto en Londono. En 1962 li estis nomumita subministro jaron, poste li estis ministro pri ekstera komerco ĝis 1979. Tiutempe li denove plulernis kaj li akiris diplomon en Universitato de Pécs. Li estis parlamenta deputito inter 1980 kaj 1990.

Fontoj redakti