József Csorba
József Csorba [jOĵef ĉorba], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csorba József estis hungara kuracisto, membro (korespondanta en 1832) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis szakácsi [sakAĉi] ekde 1834.
József Csorba | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de januaro 1789 en Vinohradiv |
Morto | 23-an de novembro 1858 (69-jaraĝa) en Peŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | János Csorba (en) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
József Csorba [1] Arkivigite je 2014-03-05 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 11-an de januaro 1789 en Hungario en Nagyszőlős (nuntempa Vinohradiv en Ukrainio). Li mortis la 23-an de novembro 1858 en Pest (urbo).
Biografio
redaktiJózsef Csorba frekventis universitaton en urbo Pest ricevinta medicinan diplomon en 1817. Li estis ĉefkuracisto de Somogy (historia departemento) 34 jarojn. En 1844 li establis hospitalon en Kaposvár. En 1848 li rezignis pri la posteno kaj li translokiĝis al urbo Pest por okupiĝi nur pri sciencoj.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Dissertatio inaug. medica de phlebeurysmate in specie de haemorrhoidibus (1817)
- Hygiastika vagy is orvosi oktatás, mit kell tenni az egészség fentartására és a betegség gyógyítására addig is, míg orvos érkezik (1829)
- A magyarországi pokolvar, annak természete, okai és gyógymódjai (1837)
- Észrevételek az álladalmi egészség rendezéséről hazánkban (1848)
- Somogyvármegye ismertetése (1857)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al literoj C, CS kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2014-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al literoj C, CS kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla pli malsupre)