József Daróczy [jOĵef darOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Daróczy József estis hungara oficiro, produktoro, reĝisoro, scenaristo. Lia dua edzino estis Eta Hajdú.

József Daróczy
Persona informo
Naskonomo Daróczy József
Naskiĝo la  23-an de oktobro 1885(nun 1885-10-23)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 25-an de marto 1950
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ludovica Military Academy
Okupo
Okupo oficirofilmreĝisorofilmproduktoroscenaristo
vdr

József Daróczy [1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1885 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de marto 1950 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Daróczy akiris diplomon en la militakademio, poste inter 1905 kaj 1918 li estis oficiro (en la lastaj tempoj kolonelo). Post la 1-a mondmilito li forlasis la armeon kaj li havis 4 kinejojn. En 1927 li reĝisoradis 2 mutajn filmojn. Inter 1927–1933 li vivis en Berlino, kie li okupiĝis pri filmoj. En 1936 li aĉetis parton de hungara filmoproduktejo, kie li estis produktoro, reĝisoro, scenaristo. Inter 1945–1949 li denove estis oficiro. Pro vidviĝo li edziĝis dufoje.

Elektitaj filmoj, kie li estis produktoro redakti

  • Tokajerglut (1933)
  • Férfihűség (1942) (ankaŭ reĝisoro kaj scenaristo)
  • Vihar után (1945) (ankaŭ reĝisoro)

Elektitaj reĝisoraĵoj redakti

  • A mi Budapestünk (1927)
  • Falu alatt folyik egy patak (1927)
  • Miért? (1943)

Elektitaj scenarlibroj redakti

  • Pista tekintetes úr (1942)
  • Rákóczi nótája (1943; historia kontraŭgermana temo - komprenu: kontraŭnazia temo)

Fontoj redakti