József Gál
József Gál [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gál József estis hungara luktisto, olimpiano, monda ĉampiono, trejnisto, fervojisto.
József Gál | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1918 en Cegléd |
Morto | 2-an de februaro 2003 (84-jaraĝa) en Cegléd |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | luktisto sporta trejnisto fervojisto |
József Gál[1] naskiĝis la 20-an de aprilo 1918 en Cegléd, li mortis la 2-an de februaro 2003 en Cegléd.
Biografio
redaktiJózsef Gál frue estis liveristo apud sia patro, sed en 1938 li jam estis sendependa liveristo. Li soldatiĝis en 1943, en la sekva jaro li estis militkaptito en Sovetunio. Lia luktada talento estis malkovrita, tial pro la bonaj cirkonstancoj en bona stato li povis hejmenveni en 1948. Pro la socialismo li ne povis esti liveristo, tial li iĝis fervojisto. Li edziĝis en 1942, vidviĝis en 1953 kaj denove edziĝis en la sekva jaro. Ambaŭ edzinoj naskis po unu filinojn. Li ricevis premiojn inter 1951-2003.
Sporta kariero
redaktiJózsef Gál ekde 1932 estis luktisto en sia naskiĝurbo. Li estis hungara ĉampiono kvinfoje inter 1941-1954, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1940-1952. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952 sen medalo, sed en mondĉampionumo li estis la unua en 1950. Li finis sian aktivan sportan karieron en sia aĝo 40, poste li estis trejnisto, se ne paroli pri postenoj en la sporta vivo.
Memorigiloj
redakti- sporthalo en Cegléd prenis la nomon "Gál József" en 2013
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2023-03-25 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- rezultoj angle
- datenoj angle kun foto
Referencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM136266 hungarlingva datenaro de muzeo