József Horváth (kuracisto)

József HORVÁTH [jOĵef horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth József estis hungara kuracisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1830).

József Horváth [1][rompita ligilo] naskiĝis la 1-an de februaro 1794 en Lukácsháza. Li mortis la 23-an de majo 1849 en Bát (tiam en Hungara reĝlando, nun en Bátovce en Slovakio).

Biografio redakti

József Horváth frekventis lernejon en Kőszeg, poste li aniĝis al piaristoj inter 1811-1814 kaj li instruis en Tata (Hungario). Forlasinta la ordenon li studis filozofion en Szombathely kaj Pest (urbo), fine li iĝis kuracisto en 1822 en Pest. Post kelkaj jaroj li estis jam ĉefkuracisto de Hont. Li ofte okupiĝis pri la hungara literaturo.

Verkaro (elekto) redakti

  • Tanácsadó az elhálás előtt, alatt és után (Konsiloj antaŭ dum kaj post seksumado) (1829) - traduko el la germana
  • A testi gyermek-nevelés megjobbitására szolgáló javallatok (Konsiloj pri plibonigo de korpa infano-eduko) (1830)
  • Utmutatás a betegségek olcsó s mégis biztos orvoslására (1845) - tradukaĵo
  • Naturalis Historia - manuskripto

Fontoj redakti