Lukácsháza
Lukácsháza [lukaĉhaza] estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Kőszeg. La loknomo signifas hungare: domo de Luko.
Bazaj informoj
redakti- Poŝtkodo: 9724
- Telefonkodo: 94
- Areo: 9 km²
- Loĝantaro: 1020
Situo
redaktiLukácsháza situas laŭ la vojo (kaj ankaŭ fervojo) inter Szombathely kaj Kőszeg. Tie la vilaĝoj troviĝas dense kaj preskaŭ ili tuŝas unu la alian.
Historio
redaktiA. Kristo 5000 jam loĝis tie homoj, poste en la ferepoko keltoj, poste romianoj, poste avaroj lasis tie restaĵojn.
Dum la hungara historio estis tie 3 vilaĝoj, Lukácsháza, Kis kaj Nagycsömöte (malgranda kaj granda Csömöte (ĉomote)).
La komunumo bone prosperas havanta ankaŭ industrion modernan.
Vidindaĵoj
redakti- tombeja Kapelo de Sanktaj Roĥo kaj Sebastiano (Lukácsháza) el la 16-a jarcento
- kapelo
Famuloj
redaktiEn Lukácsháza naskiĝis József Horváth (kuracisto).
En Nagycsömöte naskiĝis la unua hungara profesoro pri bestkuracado Sándor Tolnay.