Kapelo Sanktaj Roĥo kaj Sebastiano (Lukácsháza)

Kapelo de Sankta Roĥo kaj Sankta Sebastiano estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Lukácsháza.

Kapelo de
Sankta Roĥo kaj Sankta Sebastiano
Kapelo de Sankta Roĥo kaj Sankta Sebastiano en Lukácsháza
Kapelo de Sankta Roĥo kaj Sankta Sebastiano en Lukácsháza
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Lukácsháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En iama vilaĝo Csömöte [ĉomote] malfrugotika kirko funkciis jam en la 15-a jarcento. En 1756 dokumento menciis Sanktan Roĥon kaj Sanktan Sebastianon kiel kirkotitolon. En la 18-a jarcento ĝi trakonstruiĝis baroke post epidemio pri pesto. Ĝi estis denove trakonstruita en la 1860-aj jaroj.

Konstruaĵo redakti

La kapelo situas sola en tombejo. Sube en la fasado troviĝas la enirejo, pli supre en niĉo estas videbla skulptaĵo pri Sankta Roĥo. La plej supre turo altiĝas. Interne la altaro kaj 4 lignaj skulptaĵoj estis faritaj en la 18-a jarcento. La altara bildo estis pentrita en 1860.

Kermeso okazas en la 16-an de aŭgusto.

Fontoj redakti