József Illés (juristo)

József Illés [jOĵef ilEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Illés József estis hungara juristo, politikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1936). Lia nobela antaŭnomo estis viski [viŝki].

József Illés [1] naskiĝis kiel Illyasevics József la 10-an de novembro 1871 en Hungara reĝlando, en urbo Huszt (nuntempa Ĥust en Ukrainio). Li mortis la 19-an de januaro 1944 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Illés frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li plulernis en Berlino, Lejpcigo, Parizo, Londono. Hejmenveninta en 1896 li eklaboris en la ministerio. Li ekinstruis en universitato en 1902. En 1906 li iĝis juĝisto, en 1913 deputito parlamenta. Post la 1-a mondmilito li partoprenis en Traktato de Trianon, kie li estis fakulo pri rutenoj. Li pensiuliĝis en 1942.

Verkaro (elekto) redakti

  • Az újkori alkotmányfejlődés elemei, (1898)
  • Bevezetés a magyar jog történetébe (Enkonduko al historio de la hungara juro), 1910.
  • A ruszinszkói kérdés, (1939)
  • A magyar jog a Balkánon (La hungara juro en Balkano), (1943)

Fontoj redakti