József Kiss (hidrologo)

József Kiss [jOĵef kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss József estis hungara hidrologo, armeinĝeniero.

József Kiss [1] naskiĝis la 19-an de marto 1748 en Buda. Li mortis la 13-an de marto 1813 en Zombor (nuntempa Sombor en Serbio).

Biografio redakti

József Kiss akiris inĝenieran diplomon pri armeo en akademio en Vieno. Komence li okupiĝis pri pontoj por la armeo, poste pri hidrologiaĵoj laŭ la hungara etapo de Danubo. En 1788 li estis nomumita ĉambelana inĝeniero de Zombor. Li faris projektojn pri ĉesigoj de marĉoj. Li ekvidis konstrui navigeblan kanalon inter Danubo kaj Tiso (nun parto de Kanalo Danubo-Tiso-Danubo). Li fondis akcian societon, kiu komencis la laboron en 1793. Post 4 jaroj la societo eksigis lin kaj li mortis malriĉa.

Liaj skribaĵoj redakti

Restis manuskriptoj kaj projektoj en hidrologiaj temoj.

Fontoj redakti