József Lengyel (kalvinana pastro)

József Lengyel [jOĵef lendjel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lengyel József estis hungara kalvinana pastro, instruisto.

József Lengyel
Persona informo
Naskiĝo la  31-an de marto 1770(nun 1770-03-31)
en Tiszaszőlős (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 15-an de marto 1822
en Szalacs (Transilvanio, Habsburga Imperio)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto • poeto • kalvinana pastro • instruisto
vdr

József Lengyel[1] naskiĝis la 31-an de marto 1770 en Tiszaszőlős (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 15-an de marto 1822 en Szalacs (Transilvanio, Habsburga Imperio, nuntempa Sălacea en Rumanio).

Biografio redakti

József Lengyel komence lernis en Tiszaszentimre, poste en Kolegio de Debrecen, kiun li finis en 1785. Li lernis la germanan lingvon en la jaroj 1786 kaj 1787 en Aszód, poste li revenis al la kolegio, kiel pli aĝa. Inter 1796-1798 li studis en Göttingen, poste li hejmenvenis por instrui. Li estis forigita pro disvastiĝo de instruoj de Immanuel Kant, tial ekde 1802 li estis kalvinana pastro en Nagyszalonta, poste en Nagyvárad, fine ekde 1813 en Szalacs. Lia ĉefverko estis kalvinana kantlibro, uzata ankaŭ nuntempe.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Énekeskönyv (kalvinana kantlibro)
  • Közönséges vasárnapi prédikációk (2 volumoj, ordinaraj predikaĵoj, 1828)
  • Innepi és különös alkalmatosságokra való prédikációk (solenaj predikaĵoj, 1828)

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2020-02-19.