József Pellet [jOĵef pelet], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Pellet József estis hungara pastro, episkopo, kanoniko, vikario.

József Pellet [1] naskiĝis la 2-an de majo 1823 en Óbuda, li mortis la 29-an de januaro 1903 en Esztergom.

BiografioRedakti

József Pellet lernis en Buda kaj Nagyszombat, li pastriĝis en 1847. Lia unua pastra stacio estis en Nagyoroszi, post jaroj en Buda. En 1859 li estis nomumita lernejestro en Buda, en 1863 papa vikario, post 2 jaroj vicseminariestro de Pest (urbo), en 1882 kanoniko de Esztergom. Li iĝis preposto en 1894, post 2 jaroj titulara episkopo. Li ricevis reĝan premion. Li estis entombigita en kripto de Primasa baziliko de Esztergom.

Elektitaj kontribuojRedakti

  • Carmen bucolicum honoribus cels. ac rev. dni dni principis Josephi Kopácsy miseratione divina metropolitanae Strigoniensis archi-episcopi ... (Nagyszombat, 1847)
  • Kérelem Buda főváros t. cz. czéheihez a legénylegylet ügyében (Buda, 1868)

FontojRedakti