József Petzelt [jOĵef pecelt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petzelt József estis aŭstra-hungara inĝeniero, profesoro, oficiro, geodeto. Liaj nomvariantoj estis Peczelt, Pezelt.

József Petzelt [1] naskiĝis supozeble en 1805 en Habsburga Imperio en Wachau. Li mortis la 12-an de aŭgusto 1850 en Szentendre.

Biografio redakti

József Petzelt aĝis 5, kiam li estis edukita jam en Hungarlando en Székesfehérvár. Inter 1823 kaj 1841 li estis artileriano. Li instruis en armea lernejo en Olmütz. Li akiris inĝenieran diplomon en Institutum Geometricum en 1825, sciencan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1830, poste li estis juĝisto en Varaždin (historia departemento). En 1841 li ekinstruis en Institutum Geometricum, eĉ li gvidis ĝin. Dum Hungara revolucio de 1848 li estis oficiro en la hungara armeo, li establis la unuan hungaran armean lernejon. Post falo de la revolucio li translokiĝis al Szentendre, kie li faris geodetajn laborojn, ĉar li ne rajtis instrui plu.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Project zu Schleussen-Thoeren für Kriegsschleussen (1835)
  • Das kleine katadioptrische Kathetometer (1845, hungare fare de József Stoczek)
  • A m. kir. tudományok egyetemi mérnöki intézeténél tartott előadássai a gyakorlati mértanból (1847) - universitataj prelegoj
  • A magyar hadi főtanoda szerkezete (1849, ankaŭ germane)

Memorigiloj redakti

  • mezlernejo en Szentendre portas la nomon de 1988

Fontoj redakti