József Rötth [jOĵef rot], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rötth József estis hungara juristo, profesoro, parlamentano, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis réthei.

József Rötth
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1779 (1779-12-06)
en Komárno
Morto 9-an de majo 1831 (1831-05-09) (51-jaraĝa)
en Peŝto
Okupo
Okupo profesoro • akademiulo
vdr

József Rötth [1] naskiĝis la 6-an de decembro 1779 en Hungara reĝlando en Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio). Li mortis la 9-an de majo 1831 en Pest (urbo).

Biografio redakti

József Rötth akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Li estis advokato en urbo Pest, krome li havis postenon en grafa familio Károlyi. En 1826 li estis elektita parlamenta deputito en Csongrád (reĝa departemento). Li instruis en la menciita universitato, eĉ li estis rektoro en la studjaro 1828 [2]. Foje li estis juĝisto, foje prokuroro.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Propositiones ex universo jure ecclesiastico et ungarico quas in reg. Scient. Universitate ungar. publice propugnandas suscepit... (1800)
  • Sermo inaug... (1829)

Fontoj redakti